PIV 2020 · 11818
★pas/i
★pas/i
1 (ntr) Iri de unu loko al alia, ne restante ie: junulo, kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo X; pasi tra kampo de iu X; pasu do tra la fenestro, se la pordo estas fermita!; iam mi preter Delfoj pasis K; barko de Ĥarono malplene pasas do tra Aĥerono K; nubo pasis sur la suno; pasos super ĝi (floro) vento, k ĝi jam ne ekzistas Z; la vojo pasas tra arbaro; (f) la ridetoj pasis de unu buŝo al alia; ĉiuj ĉi bildoj rapide pasis tra lia cerbo; ni pasu nun al alia demando; pasi de riĉeco al mizero, de morto en vivon N; (abs) lasu min pasi!.
2 (ntr) Iri de unu momento al alia, nehaltante: krom tio la soleno pasis tute silente Z; en la serĉado pasis pli ol tuta jaro Z; pasis certe horkvarono Z; pasis monato de post la tago, en kiu […] Z; kio pasis, ne revenos Z; senkompate pasas la minutoj; lia tago pasadis en studado Z.
3 (ntr) Malaperi, ĉesi: mi pensis: eble pasos la apetito Z; nun ĉio pasis por li – for! Z; vundo pasas, vorto restas Z; ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam Z; kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo Z.
4 (tr) (ark.) Trapasi: li pasis akvon k fajron k marĉojn k marojn Z (li ĉion spertis); la plej malfacilan parton de la laboro vi jam pasis Z; jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo Z.
paso. Ago de iu, aŭ de io pasanta: ĉe la paso de la besto, vi pafos; paso de astro je la meridiano; post paso de unu jaro Z; pasrajto.
pase. Nedaŭre: Volapük povis nur pase entuziasmigi la homojn Z.
pasado
1 Longa aŭ ripetita paso: la senĉesa pasado de la homoj preter miaj fenestroj min obsedas; neniam ankoraŭ la pasado de la malpura, trietaĝa ŝtuparo estis por ŝi tiel facila Z.
2 🔭 Tempo, dum kiu astro intermetiĝas inter la okulo de observanto k alia astro: la pasado de Venuso sur la sundisko.
pasaĵo
1 Io, kio pasis; okazaĵo: Anna (ekvidinte Ĥ. genue): Ha, kia pasaĵo! Z; neforgesebla pasaĵo.
2 Z 𝅘𝅥𝅰 Variacio.
pasanta. Nedaŭra: malaperi, kiel pasanta ventego Z; kun komika mieno de pasanta meditado Z. ☞ efemera, kaduka.
pasanto. Persono, kiu pasas sur vojo, strato: amaso da pasantoj moviĝis sur la trotuaro Z; hundo bojas, pasanto vojas Z; la pasanto ĝin ne vidas Z.
pasejo. Loko, tra kiu oni povas pasi: inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri X; antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de […] Z; ⛗ zebrostria pasejo;
traknivela pasejo 🚂 Loko, kie vojo krucas trakon sur la sama nivelo: senbariera traknivela pasejo.
pasema. Tia, ke ĝi nature rapide pasas: homa feliĉo estas pasema.
pasigi
1 Irigi iun aŭ ion de unu loko al alia, ne restigante ie: Dio fendis la maron k pasigis ilin X; miajn infanojn vi pasigis tra fajro X; Mi pasigos vin sub vergo X; Jiŝaj pasigis siajn sep filojn antaŭ Samuel X; la knabino eltiris tranĉilon k pasigis ĝin super la kolo de la cervo Z; prenu glavon akran k pasigu ĝin sur via barbo X; la pacientoj deviŝas la larmojn k ĉe tio pasigas la tukon de supre malsupren Z; «pasigu al mi la korbon» oni povas diri Z.
2 Uzi (pli-malpli longan parton el sia vivdaŭro), farante ion: li scias, kie la kankroj pasigas la vintron Z; pasigi la tempon Z, horojn Z, feliĉajn tagojn Z, sian vivon Z, la Karnavalon Z; pasigi la tempon maldorme Z, tre amuze Z, babilante Z, en interparolo Z, en laborado Esperanta Z, per laboro Z; ĉiu tago estis pasigata feste Z; tiu dimanĉo estis pasigita en preĝoj.
pasinta. Okazinta, farita antaŭ la nuntempo: pasinta doloro for el memoro Z; serĉi la tagon pasintan Z (netroveblaĵon); dum la lasta pasinta tempo Z.
pasintaĵo. Tio, kio iam okazis: Dio revokas pasintaĵon X; nu, ni forgesu la pasintaĵon k interkisu; leĝo pasintaĵon ne tuŝas Z.
pasinteco
2 Tio, kion iu persono faris; ies pasinta konduto: mi ne konas vian pasintecon Z; la homoj diverse rakontas pri ŝia pasinteco Z; per sia tuta pasinteco ŝi apartenis al la klaso da (de la) homoj kleraj Z.
pasintjara. Okazinta en la ĵus pasinta jaro: li zorgas pri ĝi, kiel pri neĝo pasintjara Z; en mia pasintjara letero mi volis prezenti al vi […] Z.
forpasi (ntr)
1 Pasi k malaperi: ĉio forpasis, amo, bonstato […] Z; tiu modo jam de longe forpasis; melankolia estas la forpaso de tiel delikata floro.
2 Morti: ni salutas s-ron X, kies patrino forpasis lastan semajnon; mi kondolencas pro la forpaso de via filino. ☞ formorti.
preterpasi (tr)
1 Pasi preter iu aŭ io: Li preterpasis kvazaŭ ne rekonante min Z; ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj Z; ĵetante rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam preterpasis Z; tie sur la angulo de la strato preterpasis bela buŝeto Z; (f) multe da pensoj k bildoj preterpasas antaŭ ŝi Z; vi preterpasis (evitis) gravan danĝeron Z.
2 ⛗ (pp veturilo) pasi flanke de alia veturilo, iranta la saman vojon k en la sama direkto, k akcelante antaŭiĝi al ĝi (devanci).
preterpaso. Ago de tiu, kiu preterpasas: la preterpaso de la sovaĝa armeo Z; preterpaso malpermesita en ĉi tiu strato.
subpasejo. Ponto, per kiu vojo pasas sub alia (ŝoseo, fervojo, kanalo ks).
superpasejo. Ponto:
1 per kiu vojo pasas super alia (ŝoseo, fervojo, kanalo ks);
2 por piedirantoj, super strato aŭ ŝoseo.
trapasi (tr)
1 Pasi tra io, de la komenco ĝis la fino: en unu horo oni povas trapasi nian tutan urbon B; evitu (tiun vojon), ne trapasu ĝin X; oni ne trapasas dufoje la saman riveron; multe trapasata strato Z; ĉe mia trapaso tra Parizo Z.
2 (f) Vivi, spertante ion: trapasi malfacilajn tagojn, penigan bataladon, danĝeran krizon.
trapasejo
1 Loko, per kiu oni povas pasi tra io: malfermi trapasejon en vepraro.
2 Parto movebla de boatponto, rezervita por trapasigi la ŝipojn.
transpasi
1 (tr) Pasi al iu loko, irante trans tion, kio disigas ĝin: transpasi la limon B; transpasi Alpojn; (f) transpasi la mezuron, la limojn de la leĝeco B; transpasi Rubikonon Z (malebligi al si ĉiun ŝanĝon de decido; ➞ kubo, ponto, paŝi).
2 (tr) Superi, esti pli granda ol: tio transpasas mian komprenon, ĉian imagon.
3 (ntr) Iri de iu loko al alia trans io: li transpasis en Amerikon; (f) la povo transpasis en la manojn de […] B; transpasi de la avertoj al la agoj B; transpasi al la tagordo Z.
4 (ntr) Ŝanĝi sian staton en alian, alistatiĝi: transpasi de la solida al la flueca stato.
transpasigisto. Tiu, kiu trans riveron pasigas homojn per boato.
flankpasi (tr) ⚔ Pasi laŭ la flanko de trupo aŭ pozicio, kiun oni ne volas ataki fronte, sed kiun oni povas devigi per tiu manovro aŭ al retiriĝo aŭ al kapitulaco.
krucpasi (tr) ⛗ Pasi antaŭ alia veturilo, laŭirante vojon, kiu transverse tranĉas la vojon laŭiratan de tiu veturilo: la kamiono volis krucpasi la aŭtomobilon, ne havante la pasrajton.
montpasejo. Pasejo trans la suprolinio de montĉeno aŭ inter du montoj.
tempopasigo. Amuzaĵo, kiu servas nur por distre pasigi la tempon: rakontu fabelon, ĉar tio estas por miaj gepatroj la plej agrabla tempopasigo Z.