PIV 2020 · 16837
zo/o
① zo/o ♉ Animalo vs (en kunmetaĵoj): zooflageluloj, zoosporo, zoosterolo, zootekniko, k.a.. ☞ fito.
zooforma. Havanta formon de besto: la zooformaj dioj ekzistis en multaj antikvaj religioj, k estas eble restaĵo el la totemismo.
zoolog7o. Specialisto pri zoologio.
★zoologio. Scienco pri la animaloj vs.
zoologia. Koncernanta zoologion: zoologia parko (bestoparko). ➞ zootekniko.
protozoo. Ano de protozooj.
protozooj. Regno (Protozoa) de unuĉelaj, koloniaj aŭ plasmodiaj eŭkariotaj vivuloj, ĝenerale kapablaj senti k sin movi, iuj senklorofilaj, aliaj klorofilohavaj: plasmodioj k ameboj estas protozooj, kiuj povas kaŭzi infektajn malsanojn. ☞ animalo, alveoluloj, bakterio, metazooj, miksomikotoj, viruso.
protozoozo ⚕ Kn por infektaj malsanoj de homo k bestoj, kaŭzataj de protozooj.
sporozooj ♉ Klaso (Sporozoa) de protozooj, reproduktiĝantaj per sporoj, kiuj vivas parazite en la animalaj ĉeloj aŭ histoj k kaŭzas malsanojn same kiel bakterioj: plasmodio, kokcidio, hematozoo estas sporozooj. ☞ alveoluloj, ciliuloj, flageluloj, rizopodoj.