PIV 2026 · Artikolo 5230

glacea

Litero G

glacea TEKN ricevinta apartan brilan aspekton per polurado aŭ glatigado: glacea papero glacea fadeno glacea kartono glacea ledo glacea tafto glaceaj gantoj ➞ glazuro; brilpapero.
glaceo
1 brila aspekto de glaceaj substancoj.
2 BELA hela travidebla farbotavolo aplikita sur jam sekigitan farbon.
glaceigi
1 fari ion glacea: glaceigita kotonaĵo
2 KUIR kovri ion per tavolo de siropo solidiĝonta: glaceigita torto ➞ karamelo.
Sin. glaciumi.