← Reen al G

PIV · 5250

glazur²o

glazur2o
Vitrigebla substanco, per kiu oni kovras potojn, kahelojn ks, por fari ilin aŭ pli fortikaj, nepenetreblaj por la akvo, aŭ pli glate brilantaj. emajlo, glaceo, lako, verniso.
🍴 Pulvorigita sukero kun citronosuko aŭ solidiĝanta siropo, per kiu oni kovras kukojn, tortojn ktp. pralini.
glazuri (tr) Kovri per glazuro 12: glazuritaj teleroj; 🍴 glazurita benjeto.