← Reen al G

PIV · 5249

★glav/o

glav/o
Ĝenerala nomo de ĉiuj manuzeblaj hak- aŭ pik-bataliloj konsistantaj el longa klingo k mallonga tenilo: kiu kaptas la glavon, tiu pereos per la glavo Z; tiri Z, eltiri X, nudigi X, ingigi, elingigi Z la glavon; krucigi la glavojn (en duelo); ĵuru sur la glavo! Z; glavo vin ekstermos X; glavo falu sur la Ĥaldeojn! X; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon N. flambergo, rapiro, sabro, spado, ponardo, bajoneto.  glavobati, glav(o)faristo, glavofrapo, glavopiki.
Tiu objekto, kiel simbolo de sindefendo aŭ atako: la lango de virino estas ŝia glavo Z; ricevu la kaskon de savo k la glavon de la Spirito N; la glavo de la Leĝo.
glavingo. Metala aŭ leda ujo, en kiun oni enmetas la klingon de glavo, kiam oni ĝin ne uzas.
lignoglavo. Infana ludilo en formo de glavo, ankaŭ uzata rite en Oomoto.