← Reen al F

PIV · 4792

★frap/i

frap/i (tr)
Ektuŝi per rapida movo de mano: tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas Z; frapi sin sur la ventron Z, amikon sur la ŝultron; frapi al si la kapon (pro subita eltrovo); frapante sian bruston k frunton Z (kolere); al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian N; (analoge) unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon Z; la birdo frapis la ovon per sia beko.
Bati, produktante mallongan sonon: al li estis malvarme, liaj dentoj frapis Z; apenaŭ ŝi ekfrapis la unuan kordon Z; Johano frapis je la pordo Z; kiu frapas, al tiu oni malfermas Z; mi nun frapas al la pordo de l’ morto Z; lia koro frapis kun granda rapideco Z; guto, konstante frapante Z. klaki, tintigi.
Atingi per ia objekto, armilo ktp: la mastrino penis frapi ĝin per la fajroprenilo Z; (ludindikoj:) la batoj falas sur Georgon D.: Klitandro – kriante, kvazaŭ li estus frapita Z; (f) li staras, kvazaŭ frapite de fulmo Z. trafi, trapiki.
Atingi la sensojn per ia subita impreso: malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj Z; frapita de la radioj de la suno, li ĝuis trankvilan plezuron Z; frapi ies okulojn Z, atenton Z; malforta voĉo frapis lian orelon; (f) kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia rememoro Z; penso pri la malĝojo frapis ŝian koron Z; lin frapis teruro Z.
(precipe ב) Atingi per malsano, malbonaĵo, vundo, morto: frapita de blindeco; Satano frapis Ijobon per abscesoj X; (abs) pro la kulpo de mia popolo li estis frapita X. plagi, puni, vipi. Rim. Se oni komparas kun bati, oni vidos, ke, se iafoje ambaŭ verboj estas sinonimaj (ili batis min, sed ĝi min ne doloris, ili frapis min, sed mi ne sentis X), plejofte la diferenco estas, ke frapi montras aŭ malpli drastan tuŝon, aŭ pli sondonantan, aŭ insistas pri la atingopeno.
frapo. Ago de frapanto: ne doloras frapo sur fremda kapo Z; la lasta frapo de la flugiloj (de cikonietoj) estis tiel bela k ĝusta Z; bruo simila al frapoj de tondro Z; elektra frapo Z; David frapis ilin per granda frapo X; tiu morto estis por li neatendita frapo.
frapadi. Ripete frapi: la maro per siaj longaj ondoj frapadis la bordon Z; frapadi per la flugiloj Z, per la dentoj Z; post almozula frapado ĉe multaj pordoj Z.
frapanta. Tia, ke ĝi frapas la menson: ili similas al ni en plej frapanta maniero Z; frapanta argumento; frapante pala Z.
frapeti. Malforte frapi: subite oni frapetis je la urba pordego Z.
frapiĝi. Ektuŝegi, puŝtuŝegi kontraŭ io: frapiĝi kontraŭ tablo, muro; ĉu vi falis aŭ frapiĝis? Z.
frapilo. Ilo, kiu frapante produktas sonon: sonorilo, kiu ne havis frapilon Z; frapilo de pordo, de horloĝo, de tamburo.
ekfrapi. Subite k abrupte frapi.
interfrapi, kunfrapi. Brue frapi du objektojn unu kontraŭ la alia: la mastrino kun teruro interfrapas la manojn Z; kunfrapi la glasojn.
interfrapiĝi, kunfrapiĝi. Esti malmilde trafita, krude intertuŝiĝi: liaj dentoj interfrapiĝis; kunfrapiĝo de distritaj promenantoj, de aŭtomobiloj.
prifrapi. Moki per vundaj frapoj: li skribadas artikoletojn, nu, li ilin bone prifrapu per la plumo! Z.
refrapi. Denove frapi: mia vundo refrapita min doloras Z.
retrofrapo. Frapo de fluido en inversa direkto.
glavofrapo. Rita frapo per la plato de glavo.
okulfrapa, okulfrapanta. Tia, ke ĝi kvazaŭ frapas la okulojn: gustoplenaj k samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn fingrojn Z; (f) okulfrapanta supereco.
piedfrapadi. Brue frapadi per la piedoj: ĝi laŭte piedfrapadis la plankon, ĉar ĝi dancis mazurkon Z; de malproksime sonis vokado de kornoj k piedfrapado de ĉevaloj Z; ili devis danci, antaŭe simple, poste kun piedfrapado Z; ( klak).
punktofrapi. Punkte marki prilaborotan metalpecon.
punktofrapilo Ilo, servanta por marki la centron de borado sur laborpeco.
sunfrapo
Haŭta inflamo, kaŭzita de abrupta elmeto al sunaj (precipe ultraviolaj) radioj.
Cerba malsano, kaŭzita de suna varmego.
teatrofrapo. Subita, neantaŭvidita okazaĵo, kiu draste ŝanĝas la situacion.
vangofrapo. Frapo sur la vango, signo de kolero: mi volonte donus al mi vangofrapojn! Z.
vokfrapo. Frapo, por voki iun: mi aŭdis vokfrapon super mi X.