← Reen al V

PIV · 16644

★vip/o

vip/o
Batilo, konsistanta el ŝnuro aŭ rimeno, alligita al tenilo: vipo krakas Z; oni batas per vipo, por ke sentu la ripo Z; vipo estas por ĉevalo k bastono por malsaĝulo X; (f) li eĉ el sablo vipojn tordas Z (tiras el ĉio profiton).
(f) Premanta aŭ punanta superpotenco: ĝemi sub la vipo; kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita X; Cebaot aperigos vipon super li X. knuto, skurĝo.
vipi (tr)
Bati per vipo: vipi hundon; la flagelantoj, kiuj pentofare vipis sin mem Z; la ĉevaloj ne bezonis esti vipataj, ili kuris kiel la vento; (f) homo, vipata de la sorto.
Forte batadi: la malvarmiga hajlo vipis lian vizaĝon Z; la sablo vipis la fenestrajn vitrojn Z; la torento havis blankete grizan koloron, kiel vipata sapa akvo Z; la homa amaso kliniĝis, kiel herbo vipata de la ventego B; (f) jen estas la vortoj, per kiuj ili vipis mian vizaĝon B.
(f) Senindulge mallaŭdi, kritiki: lia sprita moko vipas ĉion, kion li trovas ridinda; Baghy, konstante preta maljustaĵojn vipi K.
vipado. Ago de iu, kiu vipas: li volonte havigus al ili solidan vipadon Z; ili paŝis kurbigitaj de la vipado de la ŝtormo.
vipeto. Rajdovipo.
rajdovipo. Fleksebla vergo, finiĝanta per led- aŭ ŝnur-maŝo k uzata de rajdantoj por eksciti la ĉevalon.