PIV · 10002
★maŝ/o
★maŝ/o
1 Ĉiu el la nodoj, kiun formas la lanaj, silkaj ks fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto: rekta, inversa maŝo; kuntriki du maŝojn; aldoni maŝon; surmetu 84 maŝojn; ŝi komencis preterlasi maŝojn, por ke la ŝtrumpo pli mallarĝiĝu B. ➞ maŝtenilo.
2 Ĉiu el la aperturoj, kiujn tiuj nodoj lasas inter si: la fiŝoj sin ŝovis tra la maŝoj de la reto.
3 Buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro k povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaĉi, premsufoki kc. ☞ lazo.
4 ⏚ ☇ Aro da branĉoj, kiuj interkonektiĝas ĉe nodoj k formas fermitan cirkviton.
maŝaro. Tuto da interkonektitaj aparatoj, stacioj aŭ homgrupoj: maŝaro de radiotelefonio; maŝaro da spionoj, da rezistantoj. ☞ reto.
dismaŝigi. Malstreĉi aŭ malfari la maŝojn de io: dismaŝigi malnovamodan trikaĵon.
nedismaŝiĝa. Tia, ke ĝiaj maŝoj ne malnodiĝas aŭ rompiĝas: nedismaŝiĝaj nilonaj ŝtrumpoj.