← Reen al T

PIV · 15984

★trik/i

trik/i (tr) Plekti fadenojn en serion da maŝoj per du, kvar aŭ kvin trikiloj: triki rekte (pasigante la fadenon sub la trikilon, kiun oni jam traigis tra la subavica maŝo), inverse (pasigante la fadenon sur la trikilon, antaŭ ol traigi ĝin tra la subavica maŝo); triki ŝtrumpon, ŝalon Z. kroĉeti.
trikado. Agado de iu, kiu trikas.
trikilo. Stango de difinita dikeco, kun pinto ĉe unu fino k ordinare kapeto ĉe la alia per kiu oni trikas. kudrilo, kroĉetilo.
trikmaŝino. Maŝino por triki.
kuntriki. Kune triki plurajn maŝojn.
maltriki. Detiri la fadenon el la maŝoj.