PIV 2026 · Artikolo 15982

triĥoptero

Litero T

triĥoptero ZOOL insekto kun pupa stadio, malakra rostro kaj flugiloj kovritaj per haroj aŭ skvamoj (la antaŭaj estas pergamenecaj, dum la postaj estas membranecaj kaj faldeblaj); la larvo vivas en akvo, krom unu escepto, ĝenerale en ingo, kovrita per vegetaĵaj pecetoj, ŝtonetoj k.s. membro de la ordo Trichoptera (triĥopteroj) el la klaso Insecta ➞ frigano.