← Reen al V

PIV 2020 · 16404

★vang/o

vang/o
(bucca) Ĉiu el la du flankaj partoj de la vizaĝo de la homo k de iuj vertebruloj, sub la okulo, inter la buŝo k la orelo: rondaj vangoj, sulkoplenaj vangoj; vango ĉe vango; larmoj ekfluis sur liaj vangoj Z; ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango Z; propran vangon neniu batas Z; fari aplaŭdon sur la vangon Z; al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian N. makzelo.
Ĉiu el la du flankaj k plataj partoj aŭ pecoj de aparato, maŝino: vango de hakilklingo, de lagrokuseno, de benko, de pulio, de afusto ks. flanĝo.
vanga. Rilata al la vango: la vanga pometo.
vangego. Dika, pendanta vango de iaj bestoj: vangegoj de porko, de bovo.
vangosto Zigomo.
survango. Vangofrapo.
pufvanga. Havanta ŝvelajn vangojn: dekduo da pufvangaj infanaĉoj Z.
sidvango Z. Gluteo. pugo.