PIV 2020 · 9791
★makzel/o
★makzel/o
1 ♉ Ĉiu el la du ostaj arkaĵoj de la buŝo de la vertebruloj, en kiuj estas fiksitaj la dentoj, k kiuj servas por maĉi aŭ kapti manĝaĵon: li trovis freŝan makzelon de azeno […] k mortigis per ĝi mil homojn X; supra, malsupra makzelo.
2 Ⓣ La efika aperturo de kalibrilo, boltilo ks.
makzeloj ❤ La tuto de la maĉaparato de la homo: la skeleto de la makzeloj konsistas el tri ostoj, du supraj aŭ maksiloj, unu malsupra aŭ mandiblo; brido estos sur la makzeloj de la popoloj X; (f) la makzeloj de tenajlo. ☞ vango.
senmakzeluloj ♉ Superklaso (Agnatha) de vertebruloj sen ostaj makzeloj; nun vivantaj g-oj estas nur petromizo k miksino.