PIV · 6402
ikt/o
ikt/o
1 ♧ En la antikva metriko, bato kiu akompanis la fortan eron de takto aŭ piedo.
2 ♧ En la ĝermana akcentnombra metriko, la akcenta silabo.
3 ⚕ Nomo de ĉiu subita malsaniĝo, precipe en neŭropatologio: apopleksia ikto.
senikto ♧
1 La parto de piedo, kiu ne estas la ikto.
2 Silabo sen akcento.