PIV · 12324
plag⁴o
plag4o
1 ב Tutlanda longedaŭra katastrofo, kies kaŭzon oni atribuis al Dio, por ke tiu ĉi aspektu la plejpotenca k punanta pekajn homojn: ĉian malsanon k ĉian plagon la Eternulo venigos sur vin X; la dek plagoj de Egiptujo; (f) plagon al li! (formulo de malbeno).
2 Granda longedaŭra katastrofo: la maŝino povas esti liberigilo aŭ plago por la homaro; (f) la manio de reformoj estis vera plago por nia lingvo.
plagi (tr)
1 Puni per plago: vian popolon ne plagu Z; ni opiniis lin plagita, frapita de Dio X.
2 Ruinigi, detrui per plago: pesto plagis la urbon Delfoj K.