PIV · 12323
★plafon/o
★plafon/o
1 🏢 Horizontala aŭ kurba surfaco, formanta la supran internan parton de ĉambro, galerio ks: plafono kun videblaj traboj, kun kasonoj; ligna, gipsa, pentrita plafono; sub la plafono pendis kolbasoj k ŝinkoj Z; tapiŝo, kiu pendis de la plafona trabo Z; (f) nun la ĉiela plafono estis malluma Z.
2 ❄ Meza altitudo de la bazo de la plej malaltaj nuboj.
3 ✈ Maksimuma altitudo, kiun aviadilo povas atingi aŭ per sia propra konstruo, aŭ en difinitaj veteraj cirkonstancoj: tiu tipo havas plafonon de 6 mil metroj.
4 (f) Difinita limo, kiun ne rajtas superpasi kredito de banko, salajroj, prezoj ks.
plafoni
1 (tr) Meti plafonon al ĉambro, domo ks.
2 (ntr) ✈ Atingi sian supran limon de altitudo.