PIV · 3139
★dik/a
★dik/a
1 Granda laŭ la tria direkto, kiu estas nek larĝo nek longo: dika libro, tabulo, ŝnuro, drapo; li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo Z; la dika fingro Z (polekso); dika tavolo da neĝo; dikaj gutoj da ŝvito Z; Eglon estis homo tre grasdika X; karnodika mano. ☞ densa, kompakta, malfajna.
2 Havanta ian difinitan dimension laŭ tiu direkto: folio tri milimetrojn dika; grastavolo dek centimetrojn dika; hardika vaskulo.
3 Ⓚ Malfluema, viskoza.
4 📖 Grasa.
dike
1 En dika maniero: dike tranĉita pano; dike skribita Z.
2 Grandpece, malsubtile: dike muelita greno.
diko. Dimensio alia, ol longo k larĝo: la trabo havis la dikon de tri fingroj; la diko de tiu ĉi vitro estas 5 milimetroj; diko de drato, bolto.
dikeco. Kvalito de io dika: la dikeco de liaj plandumoj kompensis lian malaltan staturon.
diketa. Iom dika: diketa knabino.
dikigi. Fari, ke iu aŭ io estu dika: la amelhavaj nutroj dikigas; la malsekeco dikigis la pizon.
dikiĝi. Iĝi dika: se lipo dikiĝas (pro malkontentiĝo), ventro maldikiĝas Z; pro vaporiĝo de la solvanto, likvo povas dikiĝi; kirlu, ĝis la saŭco dikiĝos.
dikulo, dikulino. Persono dika.
★maldika. Havanta malgrandan dimension, en direkto alia ol larĝo k longo: maldika klingo de tranĉilo, silko, glacio, tavolo, tranĉaĵo, tabulo, folio; maldika litero, streko; haro estas tre maldika Z. ☞ delikata, fajna, minca, subtila, maldensa, malpeza, malgrasa.
maldike
1 En maldika maniero: maldike ŝmiri panon per butero; kie maldike, tie rompiĝas Z.
2 Malgrandpece: maldike muelita.
maldikeco. Kvalito de io maldika: la maldikeco de ŝia talio estis nekredebla; maldikeco de cigaredfolio.
maldikega. Ege maldika.
maldikigi. Fari ke io, iu estu maldika: maldikigi tabuleton; ĝoje malzorgante nenion, kio dikigas la homon k maldikigas la monujon B. ☞ dilui, redukti.
maldikiĝi. Iĝi maldika: la deziro de kelkaj knabinoj maldikiĝi iras kelkafoje ĝis neŭrozo.
tavoldiko Vd tavolo.