← Reen al P

PIV · 12338

★plank/o

plank/o
🏢 Horizontala ebeno, kiu konsistigas la malsupran parton de ĉambro, galerio kc, k sur kiu oni paŝas: ligna, pargeta, kahela, mozaika, ŝtona Z, pavima Z planko; la planko estis el simplaj ne kolorigitaj tabuloj Z; la planko en la ĉambroj prezentis pavimon el brikoj Z; ricevante de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko (por dormi); la abocolibro falis sur la plankon Z.
La voja parto de ponto.
En kluzo, kloako, akvedukto ks, la masonaĵa tavolo kiu ŝirmas la fluejon kontraŭ la erozio de la akvo.
planki (tr) Meti plankon sur grundon aŭ ĉarpentaĵon.
argilplanko. Planko el batita tero.
kradplanko. Planko, kies tabuloj havas ĉirkaŭ unucentimetran interspacon.