← Reen al K

PIV · 8152

kompakt⁹a

kompakt9a
Densa k nedisiĝema: kompakta grundo, papero, pulvoro; neniam estis ŝvelo pli kompakta; kompakta eldono (tre dense presita).  disko.
Prezentanta korpon, kies ostoj k muskoloj estas kvazaŭ dense k solide kunkreskintaj; malsvelta: kompakta montarano.
(pp spaco, aro) Tia, ke ĉiu malfermita kovraĵo posedas finian subkovraĵon.
kompakto. Io kompakta, i.a.:
libro kompakte kompostita;
konstru-elemento, speco de artefarita ŝtono ricevita per kompaktigo.
kompaktigi Konstrui kompaktan spacon, enhavantan donitan spacon.
malkompakta. Prezentanta erojn aŭ molekulojn, maldense kunigitajn, facile disiĝemajn: malkompakta tero Z; malkompakta, aera, lansimila floro Z. loza.
subkompakta Havanta kompaktan superaron.