PIV 2026 · Artikolo 13011

★pugno

Litero P★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. pugna
  2. pugni
  3. pugnig/i
  4. pugning/o
★ pugno mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj: per kunpremita pugno li batadis la muron Z ludi kun iu ludon de pugnoj interbatiĝi Z (figurasence) tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo regis nur perforto Z
pugna rilata al pugno: disputon sekvis pugna interdraŝo KKa
pugni tr bati iun aŭ ion per la pugno: pugnu lin rekte en la kolon! Z Sin. pugnobati, pugnofrapi. ➞ boksi.
pugnigi fermi manon al pugno: pugnigi la manon
pugningo metala aŭ plasta ŝirmilo portata ĉe la fingroartikoj de batalanto por pliigi la efikojn de la pugnobatoj.