← Reen al P

PIV · 11702

★paper/o

paper/o
Substanco, fabrikata el pastigitaj ĉifonoj aŭ el diversaspecaj vegetalaj fibroj, prezentata sub formo de pli-malpli grandaj folioj k uzata por skribi, presi, paki k.a.: kontinua papero (longa paperbendo); sorba papero; kompakta papero (por izolado); japana, nederlanda, ĉina papero; sako el papero; higienaneceseja papero (klozetpapero); papero estas blanka Z; konfidi ion al la papero (skribi); al la papero ne mankas tolero Z (oni povas skribi ĉion ajn); paperfabriko. kartono, maĉo, papermaĉaĵo.
Ĉiu el la folioj tiel fabrikitaj: ĉambro, tapetita per flavaj paperoj Z; paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn, bretojn k tablojn Z; li ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardis, balancante la kapon Z.  paperkorbo, paperpremilo, paperŝmiri, papertranĉilo.
Jura, financa aŭ alispeca dokumento, skribita aŭ presita sur tia folio: skribisto simple transskribas paperojn Z; paro da kontraktaj paperoj Z; komercaj paperoj; papermono.
paperoj (fm) Identigaj dokumentoj: montru viajn paperojn, mi petas!.
papera
Farita el papero: papera koketo, korneto.
Ekzistanta nur sur papero: tiu decido restis nur papera (ne efektiviĝis).
paperaĉoj. Multo da seninteresaj, senvaloraj paperoj.
papereto. Malgranda folio el papero: ne ĉiu papereto estas banka bileto Z; Urbestro, donante al li paperetojn: Ĝuste ducent rubloj! Z.
paperisto. Tiu, kiu vendas paperon por skribi, presi k.a..
paperujo
Kvarangula ujo el ledo, plasto ks, kiun oni povas porti en poŝo, k en kiu oni havas sub dispono legitimilojn, vizitkartojn, paperetojn ks.
Teko.
baritpapero. Papero, ŝmirita per barita tavolo, k uzata por specialaj laboroj fotografaj aŭ presaj.
brilpapero. Glacea papero.
desegnopapero. Speciala papero por la krajondesegno aŭ la akvarelo.
filtropapero. Porohava papero, por filtri.
frizpaperetoj. Papilotoj.
imprespapero. Fotografa papero.
incenspapero. Papero speciale preparita, por ke, brulante, ĝi eligu agrablan odoron.
karbopapero. Papero, kovrita per kolortavolo, k uzata en skribmaŝino, por ricevi faksimilon, duplikaton.
klozetpapero. Maldika papero, uzata en klozeto.
kopipapero
Lumimpresebla papero, por fari pozitivon de negativo.
Karbopapero.
monpapero. Bileto: spesmila monpapero Z; rulo da monpaperoj Z.
monpaperujo. Paperujo, destinita al tenado de mono: li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la plataĵon Z; […] elprenas el la monpaperujo Z.
muŝpapero. Papero, kovrita per toksa gluo, por altiri, surglui k mortigi la muŝojn.
paŭspapero. Travidebla papero, por paŭsi desegnon ks.
sablopapero. Papero, garnita per sablo aŭ vitropulvoro, por poluri.
silkopapero. Maldikega fajna papero, uzata por envolvi delikataĵojn, ŝirmi gravurojn en libro ks.
stampopapero. Paperfolio, stampita de ŝtata administracio, k devige uzata por iuj dokumentoj.
tapetpapero. Papero, kun aŭ sen desegnoj, el diversaj koloroj, por tapeti.
tualetpapero. Speco de silkopapero, uzata por forigi la ŝminkon ks.
valorpapero. Papero, per kiu estas konstatita ŝuldo aŭ kredito, k povanta cirkuli sen spezo de metala aŭ papera mono.