← Reen al T

PIV · 15437

tek/o

tek/o
🍁 (pp florplantoj) Polensak-paro: la stameno de la angiospermoj ĝenerale konsistas el 2 tekoj, do el 4 polensakoj.  poleno.
🍁 (pp briofitoj) Kapsulo 4b.
Ĉambreto, sekreciata de diversaj primitivaj animaloj (ekz. de kelkaj hidroidoj), en kiun ili povas retiriĝi ĉe danĝero.
Kolekto k kolektujo de dokumentoj: libroteko (biblioteko), kartoteko (kesto aŭ meblo, en kiu oni klasas kartojn 3), filmoteko, mapoteko, gazetoteko, diskoteko (meblo aŭ ejo, en kiu konserviĝas diskoj 2; kunvenejo, en kiu oni dancas laŭ registrita muziko). dokumentujo, dosiero.
Subbrake portata ujo, por oportune transporti librojn, kajerojn, dokumentojn, desegnaĵojn: leda, plasta teko.
ovoteko (ĉe iuj insektoj, i.a. ortopteroj k blatuloj) Demetita aro da ovoj, ĉirkaŭitaj de likva sekreciaĵo solidiĝinta. spermosako.