PIV 2020 · 363
akt¹o
akt1o
1 🎭 Parto de teatraĵo, enhavanta kelkajn scenojn kunligitajn: tragedio en kvin aktoj Z.
2 Oficiala grava faro aŭ decido: mi, kiu post la publikaj aktoj en Bulonjo k Ĝenevo, havas nun nenian moralan rajton miksi min en tiun aferon Z; liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta akto Z; (edziniĝo) estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj k cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amo Z. ☞ ago.
3 Oficiala dokumento atestanta tian faron: la aktoj de niaj kongresoj; ⚖ testamento estas leĝa akto; akto de naskiĝo, de edziĝo, de akuzo; transdona akto; dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktoj Z; la stilo de la aktoj.
aktaro. Kolekto de aktoj rilataj al difinita afero.
aktujo
1 Dosiero.
2 Teko.
interakto 🎭 La tempo inter du aktoj en teatro, du filmoj en kinejo ks.
subakto 🎭 Divido interne de akto, kun ŝanĝo de dekoracio.