← Reen al D

PIV · 3376

dosier/o

dosier/o
Kolekto de aktoj, dokumentoj, notoj ks, rilataj al afero aŭ persono, k ordinare entenataj en unu kovertego. ligaĵo.
Ĉe la polico, aparta registro de ies antaŭaj agoj, kondamnoj ks.
💻 Organizita kolekto de datenoj en ekstera memoro, ĝenerale referencata per ĝiaj nomo k pozicio en dosieruja strukturo: krei, malfermi, fermi, forviŝi dosieron; teksta dosiero; programdosiero. datenaro.
dosierujo
Kartona klasilo por dokumentoj.
💻 Speciala dosiero, kiu enhavas referencojn al aliaj dosieroj aŭ dosierujoj: dosieruja strukturo (aranĝo de dosierujoj, ofte en la formo de arbo); pradosierujo (dosierujo, el kiu eblas atingi ĉiun dosieron per serio de dosierujaj referencoj). Sin. branĉo.
komandodosiero 💻 Dosiero kun komandoj, kiujn interpretas la mastruma sistemo. programo.