PIV · 8113
★komand/i
★komand/i (tr)
1 Havi militan ordonpovon super iu aŭ io: mi do devas komandi la taĉmenton? B; komandi ŝipon, armeon; la dioj konigis al mi la dolĉecojn komandi tiajn homojn, kiel vi B; (analoge) la argano, kiun Projka komandas, povas levi […]. ☞ estri.
2 Ordoni (manovron, militistan movon ks): Malantaŭen! komandis la princo B.
3 Ⓣ Per fermo de elektra cirkvito farigi al aparato antaŭdifinitan manovron: la ŝlosado de la pordoj estis komandata elde ekstere.
4 (f) Deteni, estri: ĉiun demandu, sed mem al vi komandu Z; komandi siajn pasiojn.
komando
1 Plenumado de la ordonpovo, precipe ĉe ter- k mar-armeo: preni la komandon de la avangardo B; sub mia komando B; dume la taĉmento marŝas sen komando B.
2 Vorto(j) de militordono: laŭte tondris la komandoj Marŝ’! Halt’! Front’! Z; en kiu ordo ili laŭ komando stariĝas Z; flugi laŭ signo k komando Z.
3 Ⓣ Maniero, kiel oni povas funkciigi aparaton: individua komando (ĉiu maŝino estas komandata per aparta motoro), grupa komando (la komando fariĝas per komuna rimentransmisio), elektromotora komando.
4 💻 Ordono al komputila sistemo, ĝenerale de la uzanto k por tuja plenumo: la komando por forlasi la programon estas X; komandodosiero. ☞ instrukcio.
komandanto. Militista ĉefo: komandanto de citadelo B; la komandanto de la korpuso de Memfis B; komandanto de ŝipo; armu la reĝojn de Medujo, ĝiajn komandantojn X; (analoge) ☪ komandanto de la kredantoj (titolo de la kalifoj). ➞ komandoro.
komandejo
1 Oficejo, kie loĝas k administras la komandanto de urbo fortikigita, de citadelo ks.
2 Transversa supra platformo, de kiu oni komandas la manovron de ŝipo.
alkomandi. Komandi al iu ian servon: mi estas alkomandita ĉi tien Z (por gardostari).
ĉefkomandanto. Tiu, kiu komandas ĉiujn terajn aŭ ŝipajn batalfortojn en difinita regiono.
forkomandi. Komandi iun for de ties formacio, por aparta servo.
telekomandi. Komandi per elektraj ondoj: telekomandi direktoŝanĝon de raketo.