← Reen al I

PIV 2020 · 6622

★instrukci/o

instrukci/o
Tuto de la ordonoj k klarigoj, ĝenerale donitaj de superulo al subulo, pri agmaniero aŭ konduko de afero: sekvi la instrukcion de la ĉefo; baldaŭ aperos la instrukcio pri la aplikado de tiu nova leĝo; doni al ambasadoro sekretan instrukcion; 👥 zorge sekvu la instrukcion (pri la uzmaniero de la varo aŭ aparato) sur la skatolo. direktivo.
💻 Ero de komputila programo, difinanta, kio estu farata, kiam tiu parto de la programo estas plenumata: atribua instrukcio (atribuo 3); salta instrukcio (salto 3). deklaro, direktivo, komando.  instrukcinombrilo.
instrukcii (tr) Doni instrukcion: instrukcii ion al iu Z. komisii, ordoni, preskribi.
instrukciaro 💻 La aro de ĉiuj instrukcioj uzeblaj por iu komputilo: instrukciaro de mikroprocesoro.
makroinstrukcio 💻 Makroo uzata anst. instrukcio en komputila programo.
uzinstrukcioj Vd uzi.