PIV · 2905
deklar¹i
deklar1i (tr)
1 Oficiale, publike, formale sciigi: deklari sian nomon antaŭ policisto; deklari al iu militon; deklari amnestion; Li deklaros pacon al sia popolo X; sur la unua paĝo de la Unua Libro Z. deklaris, ke li por ĉiam rezignas aŭtorrajtojn super E.; la Akademio deklaru, ke la lingvo por ĉiam fariĝis definitiva Z. ☞ anonci, proklami.
2 Solene aserti, ke iu estas tia aŭ tia: deklari iun publika malamiko; Francisko deklaras sin propravole sklavo de Amalio Z; ĉiuj deklaris sin kontraŭ la propono; (analoge) mi deklaras la Kongreson malfermita.
3 ⚖ Parole aŭ skribe sciigi, kun la konscio, ke tiu sciigo kreas, aliigas aŭ nuligas rajtojn, devojn aŭ jurajn rilatojn.
4 ♠ En iuj kartludoj, sciigi al la kunludantoj, ke oni havas en sia loto tiun aŭ alian ĉefan karton, aŭ ke oni intencas gajni per tiom aŭ tiom da poentoj. ☞ anonci, eldiri.
5 £ Sciigi al la koncerna administracio, ke oni havas impostodevajn objektojn: deklari cigarojn ĉe la dogano, siajn enspezojn al la kontrolisto.
deklaro
1 Ago deklari k ties rezulto (tio, kion oni deklaras): la deklaro de fideleco de la Belga Ligo Z; deklaro pri la homaj rajtoj, pri edziĝo; ministra deklaro; fari deklaron ĉe la dogano; deklaro pri heredo, adoptado, rezigno pri komuneco, hipoteko; fari deklaron al junulino (konfesi, ke oni ŝin amas); amdeklaro, dogandeklaro.
2 💻 Frazo en fontlingva programo, kiu informas la tradukilon pri io, ekz. la nomo k speco de variablo, sed ne estas mem tradukata: estu deklaro por ĉiu variablo. ☞ instrukcio.