PIV · 12809
★proklam/i
★proklam/i (tr)
1 Oficiale k publike anonci: proklami siajn principojn en kunveno B, la rezulton de voĉdonado, la respublikon; proklami iun reĝo B; la ĵus proklamita faraono B; laŭte li proklamis la vortojn de la Sankta Skribo X; iru k proklamu ĉi tiujn vortojn norden X; ĉiuj nacioj, inter kiuj estos proklamata Mia nomo X.
2 (f) Klare anonci: kiam ĉiuj sonoriloj de preĝejoj proklamas la grandan pentotagon Z; la koko jam proklamis la noktomezon B; liaj okuloj proklamis tiel justan juĝon, ke […] Z.
proklamo. Ago proklami k la koncerna solena eldiro: la militaj proklamoj de Napoleono.