PIV 2026 · Artikolo 10800
Napoleono
Napoleono HIST ĉiu el du francaj imperiestroj: Napoleono la Unua 1769–1821 Napoleono la Tria 1808–1873 oni veturas al Francujo, al la lando de Karolo la Granda kaj de Napoleono Z Napoléon Bonaparte ➞ Bonaparto.
napoleona rilata al Napoleono (precipe la Unua): la napoleonaj militoj la napoleona strategio
napoleonido ido de Napoleono (precipe la Unua): la Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo Z