PIV · 2904
deklam¹i
deklam1i (tr)
1 Voĉlegi aŭ parkere reciti kun artisme taŭga tono: mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon Z (pri la mortigo de Priamo); mia poezio ne havas la celon esti deklamata en la Kongreso Z; tre bone deklamite : kun sento, kun estetika tono! Z.
2 Paroli per pasie emfaza tono: ni trenas veturilon kiel bovoj k ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco! Z; (H., deklamante) Laberdano! Laberdano! Z.
deklamo. Ago deklami k ties rezulto: la deklamoj de la poetoj ne ĉiam estas fidindaj.
deklamado
1 Ago de iu, kiu longe aŭ ofte deklamas: instruisto pri deklamado.
2 Tro pasie emfaza parolmaniero: mi rimarkas, ke mi enfalis en deklamadon! Z.
ekspondeklami (ntr) Reklame paroladi ĉe foiro, bazaro ks.