PIV · 6621
★instru/i
★instru/i (tr)
1 Transdoni al iu metodajn sciojn pri iu fako de la scienco, literaturo k.a.: mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo Z; la verko de C. k N., kiu instruas al multaj la misterojn de la subtila lingvo de la francoj Z; instrui al iu la leĝojn Z; mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino Z; demandu la brutojn, k ili instruos vin! X; gazeto multe nin instruas Z; mi ne scias instrui Z; pastroj instruas pro pago X (subaĉetite); scioj estis instruataj al li sub la konstantaj komandoj: Marŝ’! Halt’! Front’! Z; li estis instruita en privata lernejo. ☞ eduki, klerigi, lernigi, kulturo, leciono, pedagogio.
2 Lertigi iun pri arto, okupo, teniĝo ks: li instruis mian brakon streĉi pafarkon X; oni instruis al mi danci, amuzi gastojn k min bele vesti Z; ovo kokinon ne instruas Z; al la fiŝo ne instruu naĝarton Z; instrui iun per sia ekzemplo. ☞ dresi.
3 Precize montri al iu, kiel li/ŝi devas agi: instruu al mi plenumi vian volon X; mi instruos vin, kion vi devas paroli X; instrui al iu, kiel sukcesi; unu sola el tiuj faroj povus instrui lin konfidi al la mondo Z; klereco montras vojojn k instruas iri sur ili Z; (ironie) mi vin instruos, kio estas moki min! Z; mi bone instruus lin, fari tiajn parolojn! Z. ☞ instrukcii.
4 (pp okazaĵo) Spertigi, montrante la laŭcelan konduton: mizero instruas Z; nin instruas eraro, kiun faras najbaro Z; instruita de la malfeliĉo; tio lin instruos pri modesteco!.
instrua
1 Rilata al instruado: labirinto da instruaj montroj k faktoj Z; instrua metodo, sperto.
2 Entenanta instruon: instrua leciono, libro, rakonto; vi faris min instrua ekzemplo por la popolo X.
instruo. Tio, kion oni instruas: ricevi instruon pri io Z; bonan instruon vi donis al mi Z; ĉu vi volas preni instruon de viaj knabaj jaroj? Z; instruu al ili la leĝojn k instruojn X; aŭskulti, malŝati ies instruojn; (f) k prenu tion ĉi kiel instruon! Z; aŭskulti la instruojn de la vivo Z; kano k instruo donas saĝon X.
instruado. Agado, arto de tiu, kiu instruas: ministro de la publika instruado Z; la instruado elementa Z, duagrada, supera; nova metodo por instruado sen instruisto; la instruado estu fundamenta, larĝa, plena Z; ĉu vi jam okupadis vin per instruado? Z; tie, kie la instruado ricevas pli grandan amplekson Z.
programita instruado. Instrusistemo kun malgrandaj paŝoj k tuja kontrolo de la rezultoj.
instruanto. Tiu, kiu instruas: la kompetenteco de la instruanto devas esti vasta Z; la lasta instruantino de mia filino Z.
instruejo. Lernejo.
instruiĝi. Iĝi instruita: per vortoj sklavo ne instruiĝas Z; instruiĝu juĝistoj de la tero X; oni instruiĝas per siaj propraj eraroj.
instruisto, instruistino. Tiu, kiu profesie instruadas: doma instruisto (kontraste al publika), instruistino por komencantoj Z; instruistoj de lingvo k de desegnado Z; supera instruisto; akiri por si lokon de instruistino Z; kariero en la profesio instruista Z; dediĉi sin al la instruisteco; la tuta instruistaro de la lando strikis. ☞ docento, lektoro, profesoro.
instruita. Ricevinta plenan instruadon k asimilinta ĝin: vi, sinjoro, estas ja tiel instruita!; tre alte instruita Z; la tuta instruita mondo Z; la instruita societo Z; (f) tiaj instruitaj paroloj tre imponas Z. ☞ erudicia, scienca.
instruiteco. Stato de instruita homo: la instruiteco, kiun mi havas en la pentrado Z; ĉe mia instruiteco mi dezirus, ke vi diru al mi «sinjoro»! Z. ☞ klereco.
priinstrua. Rilata al instruado.
pseŭdoinstruita Z = pseŭdoscienca.
moralinstruo. Instruo pri la moralo: li faris al li solidan moralinstruon Z; mi komencas moralinstrui, kiel ordinara patro parolas kun infano Z. ☞ leciono.
rekrutinstruisto. Suboficiro, kiu instruadas la rekrutojn.
skerminstruisto Vd skermi.