PIV 2026 · Artikolo 727

analfabeto

Litero A

analfabeto homo, kiu scias nek legi nek skribi: kaj vi decidas profesie labori por la afero de tiuj stelornamitaj esperantistaj analfabetoj? SŠt
analfabeta estanta analfabeto: la buŝa tradicio de analfabetaj popoloj GMc ➞ nelegoscia.
analfabeteco stato de analfabeto: malsato kaj analfabeteco bremsas socian progreson ULi Unesko entreprenis tutmondan kampanjon kontraŭ analfabeteco