← Reen al L

PIV · 9206

★lecion/o

lecion/o
Tio, kion lernanto devas parkere lerni: la infanoj preparas siajn lecionojn Z; li pensis pri sia leciono de geografio Z; se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus Z; reciti sian lecionon. tasko.
Unu el la partoj de instruado pri difinita temo: donadi Z, fari Z lecionojn; doni lecionojn de belskribado Z; komenciĝis tuta seriaro da lecionoj Z; vizitado de konfirmaciaj lecionoj Z; E. en dek lecionoj Z; preni privatajn lecionojn pri la angla lingvo; post la tria leciono li forlasis la kurson. lekcio.
Legaĵo el la Biblio, ĉe la matenaj horpreĝoj. partaĵo.
= lego 2.
(f) Travivaĵo, servonta kiel kuraĝigo aŭ admono por ies konduto: ĉiu el ili havis la konscion, ke ĝi donis bonan lecionon al la dua Z; doni al iu lecionon de moroj Z; al hundo bastono – al hom’ leciono Z; al kokino la ovo lecionojn ne donu Z; tio estas instrua leciono por ĉiuj X. ekzemplo, moralinstruo.
lecionaro. Kompleta serio de lecionoj pri difinita temo. kurso.