PIV · 15393
task¹o
task1o
1 Difinita farenda laboro aŭ servo, ordonita de alia persono aŭ proponita al si mem: preni sur sin la malfacilan taskon aranĝi la kongreson Z; iun festan paroladon oni devus havi: eble s-ro B. volos preni sur sin tiun taskon? Z; plenumiĝis la tasko per granda fiasko Z; sendube vin ankoraŭ task’ atendas Z; por li destinas dioj taskon, kiu ŝajnus al simplaj homoj tute ne solvebla Z; mi faris mian kuradon tasko de mia vivo Z; mi starigis al mi la taskon fari […]; jen la bela tasko, kiu leviĝas antaŭ ni. ☞ deĵoro, ofico, rolo.
2 Laboro, donita de mastro aŭ instruisto k farota en difinita tempo: la servantinoj finis sian taskon de ŝpinado; kial vi ne faris vian taskon?; hejme farota tasko.
3 💻 Programo aŭ parto de programo, kiu plenumiĝas sendepende, kun propraj rimedoj k aparte administrata de la mastruma sistemo: ŝanĝi la prioritaton de tasko; disponigi rimedojn al tasko; fona tasko; taskvica komputado; plurtaska sistemo. ☞ kunrulo.
taski (tr) Difini, trudi al iu kiel taskon: ili ne povis diveni la aferojn, kiujn ŝi taskis al ili Z; taski al servistino la purigadon de la fenestroj; la kongreso taskis al la komisiono esplori la problemon.