← Reen al T

PIV · 15392

★tas/o

tas/o
Malalta, larĝa vazeto por trinki, el porcelano, fajenco aŭ arĝento: taso por teo, kafo; taso kun, sen tenilo.
Enhavo de tia vazeto: trinki tason da buljono; la tasoj, kiuj gajigas, sed ne ebriigas (teo).
Pli-malpli similforma ujo, en kiun oni metas la pesotaĵon en pesilo.
tasego. Granda fajenca taso. bovlo.
subtaso. Speco de telereto, sur kiu oni kutime restigas tason. pladeto.
bektaso. Speco de taso kun pinta trinkopeco, por malsanuloj.
kaftaso, tetaso. Tasoj, destinitaj por trinki resp. kafon aŭ teon, havantaj malsamajn formojn k uzataj komunuze kiel proksimumaj mezurunuoj.
pesiltaso Vd pesi.