PIV 2020 · 13576
rol¹o
rol1o
1 🎭 Tio, kion devas diri aŭ fari aktoro en teatraĵo aŭ filmo: al tiuj ne permesu paroli pli, ol troviĝas en ilia rolo Z; lerni, provi, prilabori sian rolon; forgesi sian rolon. ➞ suflori.
2 Karaktero, atribuita al aktoro en teatraĵo aŭ filmo: li ne komprenas sian rolon; tiuj, kiuj ludas la rolon de reĝoj Z; tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn Z; (f) vi ludas la rolon de modestulino, sed vi estas ruza kanajlo Z; kvazaŭ ĝi (la arbo) volus ludi la rolon de sunombrelo Z; kion pensus vi, se mi en la afero (sekreta korespondado) ludus rolon de leterujo aŭ de skribotablo? Z.
3 Funkcio, agado, posteno, ĉio, kion iu estas komisiita aŭ supozata fari: rol’ de virino, bona mastrino Z; kian ajn socialan rolon ili havas Z; mi lasis al mi nur la rolon de konsilanto Z; sciante jam bone la intencatan rolon de s-ro de B. Z; demeti de mi ĉian oficialan rolon Z; plenumi rolon en ia afero Z; la lasta vorto, kiun mi elparolos en rolo de aŭtoro […] Z. (f) prepozicioj, kiuj havas grandegan rolon en farado de kunmetitaj vortoj Z; la kutimo ludas gravan rolon en la vivo Z; E. montriĝis tute taŭga por sia rolo Z. ☞ ofico, tasko.
roli. Ludi rolon, aktori.
rolulo. Aktoro, ludanta ian rolon.