PIV 2020 · 14957
suflor¹o
suflor1o 🎭 Homo, kies okupo estas mallaŭte flustri al aktoro la parolojn, kiujn tiu ne memoras.
suflori (tr) Flustri kiel sufloro: suflori al iu la replikon; suflori al kamarado lian lecionon; (f) li sufloris al ŝi bonan senkulpigon.
suflorejo. Duone subplanka budeto, en kiu sidas la sufloro.
suflorilo, telesuflorilo ☇ Aparato, kiu rolas kiel sufloro, aperigante sur ekrano tekston videblan de la parolanto, ekz. en televida prezentado.