← Reen al S

PIV · 14958

★sufok/i

sufok/i (tr)
Mortigi per manko de aero: sufoki premegante la kolon B; sufoki sub kusenoj; la hebrea leĝo ne permesas manĝi sufokitajn birdojn; aliaj (semoj) falis inter dornojn, k la dornoj kreskis k sufokis ilin N. strangoli.
(iun) Ĝeni, malhelpante la spiradon: la varmego sufokis nin sur la nuda vojo; (f) suferoj sufokas k homoj mokas Z; la plej kruda superstiĉo sufokas ilin B; la vilaĝanoj estas sufokataj de la impostoj B.
(ion) Ĉesigi, haltigi, malhelpi: sufoki sonon B, voĉon B, ridon B; sufoki rememoron Z, sian koleron B, la indignon en sia koro B; tio malbona, kion mi portis en mi k ne sufokis Z; tiuj saĝaj konsideroj ne povis sufoki la turmentantan maltrankvilon en lia koro B; tio subpremas k sufokas ĉian iniciaton; sufoki skandalon; sufoki ribelon.
sufoka. Tia, ke ĝi sufokas: sufokaj gasoj B; (f) sufoka aero, varmo, timo.
sufoko, sufokado. Ag(ad)o de iu, io sufokanta: sufokado de ĵusnaskito pro nesingardo de la patrino.
sufokiĝi. Iĝi sufokita: la grego kuris en la maron k sufokiĝis N; (f) sufokiĝi de kolero, de ridego.
sufokiĝo. Sento de tiu, kiu sufokiĝas.
premsufoki. Sufoki per premado.