PIV 2026 · Artikolo 14853

strangoli

Litero S

strangoli tr sufokpremi al iu la gorĝon: li tiel premegis per la du manoj ĝian kolon, ke la serpento, sentante sin strangolata, ne havis alian rimedon por sin savi FDi
(figurasence) la griza nebulo strangolas la lampobrilon FSz tiu alta rento minacis strangoli la belgan ekonomion IDu
strangolado ago strangoli.