← Reen al S

PIV · 14852

★strang/a

strang/a. Diferenca de la kutimaj, ordinaraj, rutinaj samspecaĵoj, k per tio kaŭzanta miron: oni diras, ke gh k jh estas strangaj por la okuloj, sed por la komencantoj ĉio estas ja stranga, la tuta ideo de arta lingvo estas ja por ili stranga Z; ĝi estas stranga miksaĵo el legendoj, historioj, preĝoj k festaj kantoj Z; tio estas efektive stranga ideo doni al mi punĉon k varman salmon Z; du knabinoj, el kiuj unu portis strangan kufon Z; kian strangan stratbaron oni tie starigis! Z; stranga estas la tempo, en kiu ni vivas Z; pro stranga koincido de cirkonstancoj Z. bizara, ekstravaganca, fremda, kurioza, originala.
strange. En stranga maniero: kiel strange ili aspektas! Ili certe venas de maskobalo! Z; strange ŝi portis somerajn vestojn k samtempe galoŝojn Z.
strangaĵo. Io stranga: li meditis pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si Z; oni neniam vidis tian strangaĵon.
strangeco. Eco de io stranga: tiu strangeco ekzistas nur en la komenco Z.
strangulo. Homo stranga.