PIV · 5890
★hero/o
★hero/o
1 ☉ Homo, dotita je superhomaj ecoj, akceptita inter la dioj post sia morto, k kultata en difinitaj lokoj: Gilgameŝ, Heraklo, Tezeo estis herooj.
2 Homo distingiĝinta per eksterordinare grandaj faroj, nekutime nobla koro: kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco! Z; tie ripozas tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo Z; mi mortu per la morto de herooj! Z; jen estas la ĉefaj herooj, kiuj estis ĉe David X; heroo de la socialista laboro (Sovetia ordeno); la herooj de la scienco, de la medicino; (ironie) ve al tiuj, kiuj estas herooj por trinki vinon! X.
3 Ĉefa persono de historio, aventuro, rakonto aŭ teatraĵo: la herooj de «Iliado»; la heroo de la «Revizoro» estas nur fripono; laŭ la maniero de herooj de komedio Z; renkontinte Martan […], nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon Z.
★heroi. Konduti kiel heroo.
heroaĵo. Faro de heroo.
★heroeco. Eco de heroo: lia heroeco tre plaĉis al mi Z; la senglora heroeco de ministo.
★heroino
1 Virino, farinta heroaĵojn.
2 Virina ĉefpersono en romano ks: la heroinoj de Racino.
heroa-komika ♧ (pp verko) Tia, ke en ĝi miksiĝas komikaj k heroaj epizodoj: la tipo de la heroaj-komikaj poemoj estas la «Rolando Freneza» de Ariosto.