← Reen al K

PIV · 8899

kurs¹o

kurs1o
Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aŭ metio: kurso de la itala lingvo B; fari, gvidi, viziti kurson de E.; la unua kurso de lia ŝipservado finiĝis Z; koresponda, vespera kurso; kurso por progresantoj; multaj membroj studas samtempe la specialan kurson de seminario Z; studento povas lerni la kurson de latina k greka lingvoj Z.
Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn: la poŝtaĵoj estas specigitaj laŭ la germanaj kursoj Z; la kursoj, kiuj iras al Bremen Z; la oficistoj devas scii al kiu poŝta kurso ĝi (letero) apartenas Z; la kurso de aŭtobuso, de kurier-aviadilo, de ŝiplinio; la ŝipo tenis sian kurson norden. cirkvito, itinero.
= kurzo.
kursi. Iri laŭ kurso.
kursadi (ntr)
Iradi laŭ kurso 2: kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis Z […]; tiu trajno kursadas nur sabate.
(pp mono) Cirkuli.
kursano. Vizitanto de kurso 1.
elkursigi
Fari, ke ŝipo, aviadilo ks delasu provizore sian kurson.
Decidi, ke difinita monero ne plu cirkulos kun sia valoro leĝa.
enkursigi
Fari, ke poŝtaĵoj sekvu difinitan kurson 2.
Cirkuligi novan moneron kun leĝa valoro.
rekursi
Reiri laŭ la antaŭa kurso 2.
= rikuri.
rekurso = rikuro.