PIV 2026 · Artikolo 6762
itinero
itinero
1 tuto de la irotaj vojoj inter la deirpunkto kaj la celo de vojaĝo, veturo ktp: Scott kaj Amundsen atingis la sudan poluson per malsamaj itineroj leĝkonforme aranĝita kaj konstruita itinero por montbiciklistoj EGv starigi la itineron de turisma rondveturado (figurasence) en sia politika itinero li preskaŭ ĉiupaŝe devis konstati, ke MNe
2 GEOD grafika prezento de la distancoj kaj direktoj trairitaj de esploristo aŭ termezuristo.
3 FERV sinsekvo de trakoj kaj trakforkoj en stacio aŭ disforkejo, por regulaj trajnaj aŭ manovraj veturoj: prioritata itinero permanenta itinero manovra itinero
Sin. vojplano. flugitinero itinero 1 de flugo aŭ sinsekvo de flugoj: la flugitineroj super norda Atlantiko pro la ŝanĝita flugitinero la planita vizito ne okazis EGv