PIV 2020 · 2588
cirkul³i
cirkul3i (ntr)
1 Rondire k senhalte moviĝi: la sango cirkulas de la koro al la koro tra la pulmoj.
2 Ire k reire moviĝi: amaso da homoj k veturiloj cirkulas en la urbo; estas malpermesite staradi: cirkulu!.
3 Pasi de iu al alia: mono, varoj cirkulas; ripeti unu el la komunuzaj frazoj, kiuj cirkulas en la mondo Z; famo, epidemio cirkulas.
cirkulado. Movo de io, kiu cirkulas: vigla cirkulado de homoj; cirkla, unudirekta cirkulado; sangocirkulado. ☞ trafiko.
cirkulantaro ⛗ Tuta aro de tiuj, kiuj cirkulas (homoj k veturiloj).
cirkuligi. Fari, ke io cirkulu: unu libron mi cirkuligis inter negranda nombro da hebreoj Z; cirkuligi kalumnion.