PIV 2026 · Artikolo 2587

cirkuo

Litero C

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. blu/a cirkuo
  2. griz/a cirkuo
  3. marĉ/a cirkuo
  4. step/a cirkuo
cirkuo ZOOL rabobirdo, simila al akcipitro, sed kun mallonga malforta beko kaj pli-malpli videbla plumringo ĉirkaŭ la okuloj. genro Circus ➞ akcipitredo.
blua cirkuo migrema birdo; la vircirkuo estas ĉefe griza supre kaj blanka malsupre, kaj la cirkuino estas makulite bruna. Circus cyaneus
griza cirkuo migrema birdo simila al blua cirkuo, sed la vira birdo estas signife pli malhela kaj pli makulita. Circus pygargus
marĉa cirkuo plej granda el cirkuoj, kun plej larĝaj flugiloj; multaj estas migremaj. Circus aeruginosus
stepa cirkuo migrema birdo simila al la aliaj cirkuoj; la vira estas pale griza supre kaj blanka sube. Circus macrourus