PIV 2026 · Artikolo 304
★akcipitro
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ akcipitro ZOOL
1 malgranda taga rabobirdo kun relative mallonga kurba beko. diversaj specioj en la familio Accipitridae ➞ akcipitredo; aglo, milvo, nizo.
2 akcipitro 1 de la genro Accipiter.
akcipitredorabobirdo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas akcipitro 2. membro de la familio Accipitridae (akcipitredoj)
ĝentila akcipitro mezgranda akcipitro, kun longaj flugiloj, longa vosto kaj forta beko; vivanta en modera klimato en Eŭrazio. specio Astur gentilis
mallongakrura akcipitro malgranda akcipitro, kiu ĉasas malgrandajn birdojn, ronĝulojn kaj lacertojn en maldensaj arbaroj aŭ iom dezertaj regionoj, bredas en suda Eŭropo kaj migras al Egiptio aŭ Irano. specio Tachyspiza brevipes
ovamba akcipitro malgranda akcipitro kun longaj flugiloj; ĝi havas grizan supron kun blankaj strioj sur la postaĵo kaj blankan malsupron kun fajnaj grizaj strioj; nomata laŭ la iama teritorio Ovambolando, kie ĝi unue estis identigita. specio Accipiter ovampensis
striakcipitro malgranda akcipitrokun vosto nigre kaj grize striita, longaj maldikaj flavaj kruroj, nigra beko kaj flaveta vaksaĵo; disvastigata en Nordameriko, Centrameriko, Sudameriko kaj Grandaj Antiloj. specio Accipiter striatus