PIV · 303
akcident²o
akcident2o Malfeliĉa okazaĵo, kaŭzanta materiajn aŭ korpajn damaĝojn: suferi akcidenton sur la strato; esti trafita en akcidento de aviadilo; fervoja akcidento; asekuro kontraŭ akcidentoj.
akcidenta
1 Rilata al akcidento: akcidenta morto; tio estis ĉe li nur akcidenta (ne kutima) preteratento.
2 = akcidenca.
laborakcidento ⚖ Ĉia vundo aŭ korpodifekto, ricevita dum la profesia laboro aŭ dum la irado inter la hejmo k la laborloko.