PIV 2020 · 219
★agl/o
★agl/o
1 ♉ Granda rabobirdo (Aquila k parencaj g-oj) el la fam. de akcipitredoj, kun kurba beko k akra vido: la aglo estas rigardata kiel la reĝo de la birdoj; aglo trumpetas; kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj N; aglido, aglino, aglonesto. ☞ harpio, vulturo.
2 Ties figuro, uzata kiel milita emblemo: la romaj, la napoleonaj agloj (armeoj).
3 ⛨ Ties figuro en frontpozo kun etenditaj flugiloj: la Prusa aglo; la Aŭstria dukapa aglo.
4 (f) Homo kun tre penetranta inteligento: li ne estas aglo Z.
Aglo 🔭 Ekvatora konstelacio (Aquila).
imperia aglo. Sp. de aglo (Aquila heliaca).
reĝa aglo. Sp. de aglo (Aquila chrysaetos).
agla
1 Rilata al aglo(j): agla krio.
2 Simila al tiu de aglo: agla rigardo; agla (hoka) nazo; agla rapideco X.
botaglo ♉ Sp. de aglo (Hieraaetus pennatus).
fiŝaglo ♉ Pandiono.
eta kriaglo ♉ Sp. de aglo (Aquila pomarina).
granda kriaglo ♉ Sp. de aglo (Aquila clanga).
maraglo ♉ Haliaeto.
nizaglo ♉ Mediteranea sp. de aglo (Hieraaetus fasciatus).
rabaglo ♉ Sp. de aglo (A. rapax).
serpentaglo ♉ Cirkaeto.