← Reen al V

PIV · 16767

★vultur/o

vultur/o
Unuspecia g. Vultur gryphus. Sin. Anda kondoro. 2 👥 Granda kadavrovora rabobirdo kun longa, rekta beko malsuprenkurba ĉe la pinto, kun ofte pli-malpli nudaj kapo k kolo k kun relative malfortaj piedoj: putraĵo allogas vulturojn (f: pp avidaj heredantoj). Sin. grifo.
malnovmonda vulturo. Vulturo 2 el la fam. akcipitredoj, loĝanta en la Malnova Mondo (Eŭropo, Azio k Afriko), ekz. gipo, gipaeto, neofrono, orelvulturo, monaĥvulturo.
novmonda vulturo. Vulturo 2 el la fam. katartedoj, loĝanta en la Nova Mondo (Ameriko), ekz. katarto k kondoro.
orelvulturo. Sp. de malnovmonda vulturo (Torgos tracheliontus).
monaĥvulturo. Sp. de malnovmonda vulturo (Aegypius monachus).