← Reen al R

PIV · 13476

rikur/i

rikur/i 💻 (pp difino aŭ komputika proceduro) Referenci al si mem.
rikuro
💻 Vokado de proceduro dum plenumado de tiu sama proceduro: rikuro estas karakteriza por funkciema programado.
Procedo, kiu difinas funkcion per uzo de la sama funkcio, aŭ difinas nocion, uzante la saman difinon en pli simpla formo. indukto.
rikura
(pp funkcio) Tia, ke unu difino de ĝi rikuras: primitive rikura funkcio (tia, ke oni povas kalkuli ĝian valoron ĉe nombro, uzante nur la valorojn ĉe pli malgrandaj nombroj k certajn simplajn regulojn); ĝenerale, parte rikura funkcio (kies difino allasas krom la proceduroj de la primitive rikuraj funkcioj ankaŭ implicajn difinojn); laŭ la tezo de Church ĉiu komputebla funkcio estas ĝenerale rikura funkcio.
💻 (pp proceduro) Tia, ke ĝi rikuras en sia plenumado.