PIV · 13477
rilaks/o
rilaks/o ☐ Spontana malkresko de fizika grando.
rilaksa. Rilata al rilakso: rilaksa tempo (karakteriza tempo de rilakso); rilaksa potencialo, aranĝaĵo, oscilado ktp.
rilaksi (tr) ⚕ Praktiki rilaksadon de paciento.
rilaksado. Metodo estigi korpan k psikan malstreĉiĝon: dum rilaksado ne nur la muskoloj malstreĉiĝas, sed ankaŭ la emocioj malaperas k la psiko kvietiĝas.